La Karavano (Esperanto Edition)

 
9781236722485: La Karavano (Esperanto Edition)
View all copies of this ISBN edition:
 
 

Excerpt: ... eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas, ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian buŝaĉon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe. "Kion vi volas apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego. "Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone divenis, kial vi venis ĉi tien. Vian estimindan vizaĝon mi ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon." "Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis," rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. -- "Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Ĉar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri. Se vi ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Baŝao." Mustafa freneziĝis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do elĵetiĝis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antaŭvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ĝi estingiĝis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante...

"synopsis" may belong to another edition of this title.

(No Available Copies)

Search Books:



Create a Want

If you know the book but cannot find it on AbeBooks, we can automatically search for it on your behalf as new inventory is added. If it is added to AbeBooks by one of our member booksellers, we will notify you!

Create a Want